- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (26) »
Pro Kio? (1920)
de Friedrich Ellersiek
Friedrich Ellersiek
Friedrich Wilhelm ELLERSIEK [Elerzik] (naskiĝis la 2-an de junio 1880 en Calvorde , mortis la 23-an de decembro 1959 en Frauenwald /Rennsteig) (ps. Argus ; Eko k.a.) estis germana komercisto kaj esperantisto , eldonisto kaj redaktoro .
Vivo
Ellersiek laboris ĉefe kiel Esperanta eldonisto de 1909 . Li estis redaktanto de Germana Esperantisto kaj de Esperanto-Praktiko . Li krome estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto .
Kiel ĉefo de vojaĝoficejo Transmondo-Reisedienst Ellersiek praktike uzis Esperanton ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al Universalaj Kongresoj ( UK ).
Almenaŭ en 1929 Ellersiek estis membro de la Lingva Komitato (vd. tiujaran UEA-Jarlibron).
Verkoj
(sub la pseŭdonomo Argus ): Pro Kio? Originala romano, 1920 ;
Multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj.
Babiladoj en la gazeto " Esperanto-Praktiko ".
Pro Kio? estas originale esperantlingve verkita krimromano de Argus ( pseŭdonomo de Friedrich Ellersiek ). La 158-paĝa libro eldoniĝis en la jaro 1920 ĉe la aŭtoro en Berlino kiel numero 5 en la serio Nova Esperanto-Biblioteko . La verko estas reeldonita de Mondial en 2008 .
Recenzoj
„ Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mirinde uzas nian lingvan riĉecon. ”
— 1921, Georges Stroele , Esperanto , paĝo 55
„ Tiu interesa romano aperis iam dum la milito en la Internacia Bulteno eldonita de Germana Esperanto-Servo. Sub la rubriko "Literatura Revuo" de januaro 1918 ĝis januaro 1919. Vera romano ĝi estas ĉar temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al natura fin edziĝo inter la ĉefpersonoj. La aŭtoro posedas veran talenton de verkisto kaj la stilo tre agrabla. ”
— 1921 (1965), Historio de Esperanto , paĝo 471
„ Tiu ĉi romano estas tipa el sia epoko, nek pli nek malpli bona ol centoj da aliaj. La detektivo estas ja policano, kriminal-komisaro von Merten, kiu havas sian helpanton kriminal-policanon Kruse, sed ili ŝajnas sufiĉe sendependaj de pli alta oficiala kontrolo. Von Merten ŝuldas al Sherlock Holmes dian deduktan metodon - kaj eble ankaŭ sian pligrandigan lupeon. [...] Merten postkuras sian krimulon internacie, sen tro multaj formalaĵoj, kaj survoje akiras kiel helpantinon belan usonaninon, al kiu li enamiĝas kaj, en la lastaj linioj de la libro, fianĉiĝas. Kaj la solvo de la krimproblemo? Ho, tio okazas tre dramece, vere tro dramece, per konfrontiĝo ĝuste kiam la krimulo estas faronta alian murdon; li klopodas fuĝi per aŭtomobilo, sed renversas ĝin kaj estas mortigita. Mi ne scias, ĉu tio estis unikaĵo en 1920... ”
— 1981, William Auld , Vereco, Distro, Stilo
UNUA ĈAPITRO
"Rabmurdo, nenia postsigno, tuj sendu kapablan oficiston - urbestro."
Sekve de ĉi tiu telegramo, direktita al la ĉefpolicejo en Berlin, kriminalkomisaro von Merten kun kriminalpolicano Kruse estis sendata al la urbeto Altburg, el kiu venis la telegramo. Ili tuj forvojaĝis kaj iom post la tria horo posttagmeze alvenis en Altburg. Tie ili iris al la urbestro, kiu en tiaj malgrandaj lokoj estas ankaŭ la ĉefo de la polico.
"Ni trovas nin antaŭ mistera afero", diris la urbestro, akceptante la du oficistojn. Li estis afabla, maljuna sinjoro, sed la murdafero evidente estis tute konfuzinta Iin. "En sako oni trovis la kadavron de juna, bela sinjorino; de la krimulo ne ekzistas, kiel mi jam telegrafis, ia postsigno, eĉ ne la plej malgranda. Vi havos tre malfacilan taskon, sinjoroj!"
"Kie oni trovis la kadavron?" von Merten demandis.
"En arbaro, proksimume unu horon de ĉi tie. La distriktjuĝisto antaŭ ne longe revenis de tie, kaj li telegrafis ankaŭ al la prokuroraro. Sed la prokuroro verŝajne venos nur morgaŭ, alie li jam estus ĉi tie."
"Kiam oni trovis la kadavron?"
"Hodiaŭ matene ĉirkaŭ la sepa."
"Kiu trovis ĝin?"
"Arbaristo Jansen, aŭ pli vere lia hundo, kiu kondukis lin al la loko de l'trovo."
"Ĉu la kadavro ankoraŭ estis freŝa?"
"Tute freŝa. Doktoro Osten opinias, ke la krimo povas esti farita nur en la pasinta nokto. Tiel bela, juna sinjorino! Vere, estas tre domaĝe!"
"Ĉu vi kiel eble plej baldaŭ povas havigi al ni veturilon, por ke ni povu veturi al la loko de l' trovo? Ĉu la kadavro ankoraŭ kuŝas tie?"
"Certe ĝi ankoraŭ estas tie. Mi relasis tie policiston, kaj ankaŭ la ĝendarmo verŝajne ankoraŭ estas tie. Ĉu mi telefonu al ekspedisto Solm pro veturilo?"
"Mi petas."
La urbestro iris al la telefono kaj tre baldaŭ revenis, sciigante, ke la veturilo venos post kvarona horo.
"Vi do akompanos nin, sinjoro urbestro?"
"Se estas necese, jes."
"Ne estas nepre necese, sed estus dezirinde, ĉar supozeble pri kelkaj punktoj mi devos peti informojn."
"Nu, bone, mi kuniros "
La veturilo alvenis, kaj ili veturis tra la malglataj stratetoj de la urbeto, poste laŭlonge sur ŝoseo, kiu unue kondukis tra kampoj kaj herbejoj, poste tra arbaro. Poste ili flankeniĝis en arbarvojon. Fine, kiam ili ĉi tiun estis laŭveturintaj proksimume kvaronan horon, ili forlasis la veturilon kaj laŭiris piedvojeton. En densejo kuŝis la sako enhavanta la kadavron, gardata de la policisto. La ĝendarmo estis irinta hejmen, por skribi sian raporton kaj poste reveni.
Merten singardeme fortiris la sakon de la tute nuda kadavro, kiun li atente rigardis.
"Nu, ĉu vi vidas ion rimarkindan sur ĝi?" demandis la urbestro, al kiu la afero ŝajne daŭris tro longe.
"La murditino apartenis al la unuaj klasoj de la societo, estis vidvino, havis bonan porvivon, lastatempe restadis aŭ almenaŭ antaŭ mallonga tempo estis en Sudeŭropo, laŭŝajne estas anglino kaj tre multe okupis sin pri verkistaj laboroj."
"Ĉu ĉion tion vi povas vidi el la kadavro?"
"Eĉ tre klare. Vidu la bone flegitajn manojn kaj piedojn. Bone flegitajn manojn oni trovas tre ofte, sed zorgeman flegadon de la piedungoj nur en la pli altaj rondoj de la societo, jam pro tio, ke ĝi ĉiam devas esti farata de alia persono. Kaj jen, vidu!" Li kaptlevis delikatan, nigran fibreton, kiu elstaris inter la dua kaj tria piedfingro de la maldekstra piedo, apenaŭ rimarkeble. "Kio estas tio?"
"Peceto da fadeno", diris la urbestro, post kiam li atente estis rigardinta ĝin.
"Tute prave. Kaj el kia ŝtofo?"
"Tion mi ne scias."
"El silko." Merten tiris grandigan vitron el la poŝo kaj donis ĝin al la urbestro. "Ŝi do surhavis silkajn ŝtrumpojn, plia signo de ŝia klaso. Kaj nun rigardu la piedon entute, kion ĝi rimarkigas?"
"Al mi nenion, mi senkaŝe devas konfesi."
"Escepte de la plando, ĝi nenie havas eĉ nur malgrandan malmoliĝon de la haŭto. Do la sinjorino ĉiam surhavis precize adaptitajn ŝuojn. Laŭ tio ŝi ne aĉetis siajn ŝuojn en magazeno, sed farigis ilin laŭ mezuro. Tio estas multe pli kosta, do parolas por tio, ke ŝi havis bonajn enspezojn, same kiel la silkaj ŝtrumpoj."
"Tio estas ĝusta. Sed plie: kial ŝi estas anglino?"
"Tion mi ankoraŭ ne certe asertas, sed estas verŝajne. Rigardu ankoraŭfoje la piedon, piedoj estas tre instruaj. La plando estas plata. Tio ne povus esti, se ŝi, kiel la plej multaj sinjorinoj, estus portinta
- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (26) »