Литвек - электронная библиотека >> Ирина Кротова >> Словари и др. >> Эсперанто с Юлио Баги. Рассказы >> страница 3
(послушай меня и обдумай: pensi – думать), ke mi ripetis al vi trifoje (что я повторил тебе три раза), nur trifoje (только три раза) la plej belan aserton de nia religia vero (самое красивое утверждение нашей религиозной истины: aserti – утверждать, уверять) kaj jen vi perdis vian altan paciencon (и вот ты потерял своё высокое терпение). Pensu (подумай), ke tiu ĉi malbenita derviŝo (что этот проклятый дервиш: beni – благословлять) estis la kvindekunua (был пятьдесят первым), kiu haltigis kaj demandis min (кто остановил и спросил меня) sur la vojo al mia malproksima vilaĝo (на дороге к моей далёкой деревне: proksima – близкий): "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin (где ты купил козу и куда ты ведёшь её)?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon (как я мог бы не потерять моё терпение)!? Prijuĝu min (осуди меня: juĝi – судить, осуждать)!

La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano.

Ho, granda sultano, aŭskultu min kaj pripensu, ke mi ripetis al vi trifoje, nur trifoje la plej belan aserton de nia religia vero kaj jen vi perdis vian altan paciencon. Pensu, ke tiu ĉi malbenita derviŝo estis la kvindekunua, kiu haltigis kaj demandis min sur la vojo al mia malproksima vilaĝo: "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon!? Prijuĝu min!

La sultano indulge komprenis la kamparanon (султан снисходительно понял крестьянина: indulgo – пощада; снисхождение) kaj li forpermesis lin sen puno (и отпустил: «разрешил прочь» его без наказания: permesi – разрешить, позволить, for – вон, прочь). La korteganoj same trovis la juĝon tre justa (придворные так же нашли суд очень справедливым).

Troteditan homon eĉ bonvolo turmentas (слишком утомлённого человека даже вежливость мучает: tedi – надоесть, утомить, tro – слишком, bonvola – благосклонный; любезный);

lin kompreni povas (его понять может), kiu samon sentas (/тот,/ кто то же самое чувствует).

La sultano indulge komprenis la kamparanon kaj li forpermesis lin sen puno. La korteganoj same trovis la juĝon tre justa.

Troteditan homon eĉ bonvolo turmentas;

lin kompreni povas, kiu samon sentas.


Patra amo

(Отцовская любовь)

En Bagdad riĉa komercisto (в Багдаде богатый купец: komerco – коммерция, торговля) sentis proksimiĝi la horon de sia morto (чувствовал, как приближается: «чувствовал приближаться» час его смерти: proksima – близкий). Li vokis al si siajn tri filojn (он позвал к себе своих троих сыновей) kaj diris al ili (и сказал им): "Filoj (сыновья), baldaŭ la anĝelo de la Morto (скоро ангел смерти) kunvolvos kaj forportos mian ombron (охватит: «спеленает» и унесёт мою тень: volvi – обернуть, обмотать). Mi ne volas lasi vin sen helpo (я не хочу оставить вас без помощи), sen rimedoj (без средств), per kiuj ĉiu el vi (которыми каждый из вас) povos forĝi sian propran prosperon (сможет выковать своё собственное процветание) en la tera ekzistado (в земном существовании: ekzisti – существовать). Dum mia vivo mi kolektis riĉaĵojn (в течение моей жизни я собирал богатства), kiuj abunde sufiĉos por vi (которых с избытком хватит для вас: abundo – изобилие; избыток), se vi saĝe mastrumados (если вы мудро будете распоряжаться: mastrumi – хозяйствовать, вести хозяйство). En tri egalaj partoj mi dividis mian kapitalon (на три равные части я разделил мой капитал). Jen prenu ĝin (вот возьмите его)!...

En Bagdad riĉa komercisto sentis proksimiĝi la horon de sia morto. Li vokis al si siajn tri filojn kaj diris al ili: "Filoj, baldaŭ la anĝelo de la Morto kunvolvos kaj forportos mian ombron. Mi ne volas lasi vin sen helpo, sen rimedoj, per kiuj ĉiu el vi povos forĝi sian propran prosperon en la tera ekzistado. Dum mia vivo mi kolektis riĉaĵojn, kiuj abunde sufiĉos por vi, se vi saĝe mastrumados. En tri egalaj partoj mi dividis mian kapitalon. Jen prenu ĝin!...

Sed antaŭ ol vi lasus min for (но прежде: «перед» чем вы покинули бы меня: for – прочь, вон), vi devas fari seriozan ĵuron (вы должны сделать серьёзную клятву = вы должны серьёзно поклясться) je mia transtomba ripozo (моим загробным отдыхом, покоем: tombo – могила), ke tiu (что тот), kiu el vi tri (кто из вас троих) disipis sian parton (растранжирил свою часть) kaj fiaskis en la vivbatalo (и потерпел неудачу в жизненной борьбе = борьбе за жизнь: fiasko – провал, неудача, batalo – битва, сражение, борьба), revenos ĉi tien (вернётся сюда), jes (да), revenos ĝuste en tiun ĉi ĉambron (вернётся именно в эту комнату) kaj pendigos sin (и повесится: pendi – висеть), jes, pendigos sin sur tiun grandan najlon (на этот большой гвоздь), elstarantan tie ĉe la angulo de la ĉambro (торчащий там в углу комнаты: stari – стоять, elstari – выдаваться, выступать). Rigardu ĝin kaj ĉiu ĵuru (посмотрите на него и все поклянитесь) prenonte sian parton (собираясь взять свою часть). Allah estu kun vi (Аллах пусть будет с вами) kaj patra amo akompanu vin (и отцовская любовь пусть сопровождает вас) sur la disaj vojoj de la Vivo (на раздельных путях Жизни: dise – врозь, раздельно)!"

Sed antaŭ ol vi lasus min for, vi devas fari seriozan ĵuron je mia transtomba ripozo, ke tiu, kiu el vi tri disipis sian parton kaj fiaskis en la vivbatalo, revenos ĉi tien, jes, revenos ĝuste en tiun ĉi ĉambron kaj pendigos sin, jes, pendigos sin sur tiun grandan najlon, elstarantan tie ĉe la angulo de la ĉambro. Rigardu ĝin kaj ĉiu ĵuru prenonte sian parton. Allah estu kun vi kaj patra amo akompanu vin sur la disaj vojoj de la Vivo!"

La tri filoj iom miris (три сына немного удивились), iom estis kortuŝitaj (немного были растроганы: koro – сердце, tuŝi – трогать, касаться; растрогать), sed fine ili ĵuris (но наконец они поклялись) laŭ deziro de sia patro (по желанию своего отца) kaj preninte la rajtan parton (и взяв причитающуюся часть: rajti – иметь право) ĉiu iris for en la vastan mondon (каждый ушёл в просторный мир) por provi kaj trovi feliĉon (чтобы попытаться и найти счастье). La maljuna turka komercisto (старый турецкий купец: juna – молодой, юный) adiaŭis per delikate melankolia rigardo (попрощался /с ними/ нежным: «нежно» печальным взглядом). Tiu rigardo longe (этот взгляд долго), iom timotreme ripozis ĉe la malaperanta figuro (немного взволнованно: «с дрожью страха» задержался: «покоился» на исчезающей фигуре: timo – страх, tremi – дрожать, aperi – появляться,) de lia plej juna (его самого младшего), preskaŭ infana filo (почти ребёнка: «почти детского» сына: infano – ребёнок).

La tri filoj iom miris, iom estis kortuŝitaj, sed fine ili ĵuris laŭ deziro de sia patro kaj preninte la rajtan parton ĉiu iris for en la vastan mondon por provi kaj trovi feliĉon. La maljuna turka komercisto adiaŭis per delikate melankolia rigardo. Tiu rigardo