Литвек - электронная библиотека >> Kabe >> Старинная литература >> Vortaro de Esperanto 1910 >> страница 12
artisto.

Akso. - 1.

Reala aŭ imagata rekta linio, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo:

akso de la tera globo, de rado.

- 2.

Centra linio:

akso de floro, de vojo.

Akselo

(Anat.). Kavo sub la artiko de la ŝultro kaj brako.

Aksiomo.

Vero senduba, ne bezonanta pruvon: Du nombroj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.

Akto. - 1.

Parto de dramo, de komedio:

Aktoj estas dividataj en scenojn.

-

2.

Oficiala dokumento, atestanta fakton:

akto pri la naskiĝo.

Aktivo. - 1.

Formo de la transitivaj verboj, esprimanta agon: La patro amas la filon, la filo estas amata de la patro; „amas" estas formo de l' aktivo, „amata" de l' pasivo. -

2.

Pozitiva parto de propraĵo: La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj preskaŭ egalis la aktivojn.

Aktiva.

-

1.

Kiu apartenas al la aktiva formo de la verbo: La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la pasiva.

-

2.

Kiu prezentas la pozitivan parton de propraĵo: aktivaj sumoj de bilanco. -

3.

Agema: Aktiva homo neniam restas sen- okupa.

Aktoro.

Artisto, ludanta rolon en drama spektaklo.

Aktuala.

Efektive ekzistanta en la nuna tempo kaj samtempe grava, interesa.

Aktualaĵo.

Io akkuala.

Aktualeco.

Eco de tio, kio estas aktuala.

Akumulatoro.

Elektra baterio, amasiganta provizon de la elektro:

Aŭtomobilo movata de akumulatoroj.

Akurata. - 1.

Kiu plenumas je la interkon- sentita tempo:

akurata tajloro.

-

2.

Kiu venas je la interkonsentita horo.

Akurateco.

Eco de tiu, kiu estas akurata.

Akustiko.

Parto de la fiziko, pri la sonoj.

Akuŝi.

Eligi maturan feton:

La patrino feliĉe akuŝis belan knabon.

- 2.

Tre malfacile fari, verki ion:

Fine li akuŝis sian disertacion.

Akuŝo.

Ago de tiu, kiu akuŝas.

Akuŝisto.

Kuracisto, kies specialo estas helpi la akuŝojn.

Akuŝistino.

Virino, kies profesio estas helpi la akuŝojn:

Akuŝantino.

Virino, kiu akuŝas.

Akuta.

Nelongedaŭra, akompanata de fortaj simptomoj (pri la malsanoj):

akuta kataro.

Komparu:

Akra.

Akuzi.

Proklami ies kulpon, krimon:

akuzi iun pri ŝtelo, akuzi iun pri malnobleco.

Akuzo.

Ago, vortoj de tiu, kiu akuzas.

Akuzativo.

Kazo, kies finiĝo estas

n.

Akvo.

H

2

0. Komponaĵo de oksigeno kaj hidrogeno; fluidaĵo, kovranta trikvaron- ojn de la tero (maroj, lagoj, riveroj).

Akva. - 1.

Konsistanta el akvo:

akva solvaĵo.

-

2.

Vivanta en akvo:

akva vegetaĵo.

Akvofalo.

Akvoj de rivero, lago, k. t. p., falantaj de supre:

la Niagara akvofalo.

Akvomelono.

Speco de melono kun ruĝa molaĵo.

Superakvego.

-

1.

Tre granda kvanto da akvo. -

2.

La ĝenerala subakvigo de la tero, laŭ la biblio:

Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego.

Akvaforto.

Desegnaĵo, ĥemie farita sur kupro.

Akvarelo.

Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en akvo.

Akvarelisto.

Pentristo de akvareloj.

Akvario.

Akvujo porkulturi vegetaĵojn kaj fiŝojn.

Akvilegio

(Bot.). Vegetaĵo el la familio de l' ranunkolacoj kun sonorilforma floro

(Aquilegium).

Al.

-

1.

Prepozicio, metata antaŭ nomo de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien estas direktata la ago:

doni, donaci libron al knabo, amo de la patro al la filo, proksimiĝi al la urbo. -

2.

Prefikso, esprimanta kien direktiĝas movo ; lokon, kiun atingas movo:

almeti, alporti.

Alabastro.

Duone diafana speco de gipso de blanka koloro, similanta marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj:

vazoj, statuetoj.

Alabastra.

El alabastro:

alabastra vazo.

Alarmo.

-

1.

Alvoko al armiloj:

La generalo ordonis trumpeti la alarmon.

-

2.

Sciigo, krioj pri proksimiĝanta danĝero.

Alarmi.

Fari alarmon.

Alaŭdo

(Zool.). Kantobirdo el la familio de l' paseroj

(Alaŭda arvensis).

Albinoso.

Homo kun kunnaskita anomalio de la pigmento: plena aŭ preskaŭ plena manko de la pigmento en la haŭto, haroj, k. t. p.

Albumo.

Libro por enmetado de foto- grafaĵoj, ilustraĵoj:

Albumo de konataj Esper- antistoj.

Albumino.

Organika substanco, kiu formas la blankon de ovo kaj el kiu grandparte konsistas la korpodela bestoj kaj vegetaĵoj.

Albuminurio

(Med.). Ĉeesto de albu- mino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj).

Alciono

(Zool.). Birdo krianta el la vico de l' paseroj

(Alcedo).

Aldo.

La plej malalta voĉo de la virinoj.

Aldviolono.

Granda violono: korda instrumento, meza inter la violono kaj violonĉelo.

Aleo.

Vojo en ĝardeno; vojo kun vico de arboj ĉe ĉiu bordo:

aleo de tilioj.

Alegorio.

Rakonto, kies temo estas metafore prezentita.

Alegoria.

Esprimita per metaforoj, metafore prezentita.

Aleno.

Pinta fera peco por fari truojn en ledo:

La aleno estas ilo de l' ŝuistoj.

Alfabeto.

Kolekto de ĉiuj literoj de lingvo en konstanta vico: Preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton.

Alfenido.

Metala komponaĵo, imitanta la arĝenton: El alfenido oni faras kulerojn, forkojn, k. t. p.

Alfenida.

El alfenido: alfenida cigarujo.

Algo

(Bot.). Familio de sensemaj vegetaĵoj, kreskantaj en akvo

(Algae).

Algebro.

Parto de la matematiko, en kies operacioj eslas uzataj literoj:

La algebro donas solvojn pli ĝeneralajn, ol la aritmetiko.

Algebra.

De la algebro, koncernanta la algebron:

algebra problemo.

Alĥemio.

Hemio de la mezaj centjaroj; arto aliigi metalojn en oron:

La alĥemio estas la patrino de la ĥemia scienco.

Alia.

-

1.

Diferenca, ne egala, malsama: Tio estas tute alia afero! -

2.

Dua el du: Ili disiĝis: unu iris dekstren, la alia maldekstren.

Alie.

-

1.

Alimaniere. -

2.

En kontraŭa okazo, se ne: Obeu, alie vi estos punita.

Aliigi.

Fari ion alia: aliigi la voĉon.

Aliiĝi.

Fariĝi alia.

Alibio.

Pruvo, ke akuzito estis en alia loko en la momento de la krimo.

Aligatoro

(Zool.). Amerika krokodilo

(Alligator).

Alineo.

Linio, kies unua vorto iom foriĝas de la rando de manuskripto aŭ presaĵo:

En « Vortaro de Esperanto » ĉiu radiko havas sian alineon.

Alko

(Zool.). Speco de cervo kun larĝaj plataj kornoj

(Cervus alces).

Alkalio

(Ĥem.). Solvebla hidrato de bazo:

hidrato de kalio, hidrato de natrio.

Alkalia.

Havanta karakteron, ecojn de alkalio:

alkalia solvaĵo.

Alkoholo.

Esenca parto de brandoj, vinoj, likvoroj (ĥem. etila alkoholo):

La tro- uzado de la alkoholo kaŭzas multajn mal- sanojn.

Alkohola.

El alkoholo, enhavanta alkoholon.

Alkoholaĵo.

Alkohola trinkaĵo.

Alkoholismo.

Malsana stato, kaŭzita de la trouzado de alkoholaĵoj.

Alkovo.

Ĉambro sen fenestro, por lito: La dormado en alkovo estas malutila por la sano. Komparu:

Niĉo.

Almanako.

Libro, enhavanta tabelon de l'