ЛитВек: бестселлеры недели
Бестселлер - Диана Сеттерфилд - Тринадцатая сказка - читать в ЛитвекБестселлер - Александр Анатольевич Ширвиндт - Проходные дворы биографии - читать в ЛитвекБестселлер - Дмитрий Алексеевич Глуховский - Будущее - читать в ЛитвекБестселлер - Барбара Такман - Загадка XIV века - читать в ЛитвекБестселлер - Брайан Трейси - Выйди из зоны комфорта. Измени свою жизнь. 21 метод повышения личной эффективности - читать в ЛитвекБестселлер - Влада Ольховская - Нецарская охота - читать в ЛитвекБестселлер - Максим Валерьевич Батырев (Комбат) - 45 татуировок менеджера. Правила российского руководителя - читать в ЛитвекБестселлер - Нассим Николас Талеб - Антихрупкость. Как извлечь выгоду из хаоса - читать в Литвек
Литвек - электронная библиотека >> Henri Vallienne >> Старинная литература >> Kastelo de Prelongo

Kastelo de Prelongo

Verkis: Henri Vallienne

Eldonado: Inko Tyresö  2002

Grandeco: 711 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ANTAŬVORTO

Kastelo de Prelongo  estas la unua romano verkita originale en esperanto. En 1957, okaze de la 50-jara jubileo de ĝia apero, Avoto skribis en Norda prismo :

“... la jaro 1907 estis la centro de agema disflora epoko en nia historio, speciale en Francujo kaj Britujo.

Oni povus nomi plurajn gravajn eventojn de tiu jaro, kaj samtempe citi diversajn opiniojn pri ilia relativa graveco. Sed laŭ literatura vidpunkto, ekster ĉia dubo, la plej signifa infano de 1907 estis la unua originala esperanta romano – Kastelo de Prelongo , de D-ro Henri Vallienne .

Por taksi la valoron de tiu ĉi libro rilate la evoluon de nia literaturo, necese estas superrigardi la tiaman situacion per la okuloj de Vallienne  mem.

La tiama verkanto havis nur tre malgrandan provizon da studmaterialo. Krom dekkelkaj verkoj – precipe tradukaj – de Zamenhof, Grabowski , Devjatnin , Kofman , kaj du-tri aliaj adeptoj, fidindaj kaj imitindaj ekzemploj estis raraj. Eĉ la Krestomatio  ekzistis nur kvar jarojn.

La Esperanto-scianta publiko, kiun ni nun kalkulas per centmiloj, tiam konsistis nur el centoj. Nia tuta literaturo, inkluzive je lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj por komencantoj, enhavis proksimume tricent librojn. El tiuj granda parto eldoniĝis je propra risko de la verkintoj, kaj rezultigis preskaŭ ĉiam malprofiton.

Kia homo do estis tiu Vallienne , kiu kuraĝe dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano – ĉirkaŭ 150 000 vortoj – en tia malfavora medio? Nia scio pri li estas ja tro magra. Pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj, kaj ni malbone servas al postaj generacioj, ne serĉante kaj arĥivante ilin, antaŭ ol perdi ĉiujn konintojn aŭ parencojn. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto , Henri Vallienne  estis franca kuracisto, naskita en Saumur  19/11 1854, kaj mortinta en Malakoff , apud Parizo, 1/12 1908, do nur 54-jara. Li ne ekkonis Esperanton ĝis 1903, tial nian movadon li servis nur kvin jarojn. Sed kia fekunda jarkvino! Dum tiu mallonga tempo li faris veran tradukon de Eneido  de Virgilio; verkis du romanojn – Kastelo de Prelongo  kaj Ĉu li?  (ĉ. 130 000 vortoj); eseon pri Evolucio de la religia ideo ; tradukojn de Paco kaj milito  de Richet , Manon Lescaut  de Prevost , Margot , novelo de Musset , kaj du komedioj de sama aŭtoro: Kaprico  kaj Oni neniam pri io devas ĵuri , ankaŭ Aventuroj de Telemako  de Fenelon, kaj La metamorfozoj  de Ovidio. Krome li kontribuis abunde al tiamaj esp. gazetoj. Oni povas nur konjekti, kiom nia literaturo estus ŝvelinta, se li estus restinta ĉe ni ankoraŭ dudek jarojn! Sed tio ne estas la fina mezuro de lia agemo, ĉar en aprilo 1905 lin frapis kormalsano, kaj de tiam li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apogseĝon. Tia triumfo kontraŭ malfeliĉa sorto devus esti ekzemplo al ĉiu samideano.

La Enciklopedio  silentas pri liaj gepatroj kaj frujaroj, kaj ne mencias edzinon aŭ infanojn. Tamen krom fotografa portreto ĝi citas jenan priskribon faritan de Bourlet : “altkreska, fortika, larĝŝultra viro, kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro; en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.” Ni povas dedukti aliajn trajtojn de lia karaktero per zorga studado de liaj verkoj. Ekzemple li montras la kulturintan observemon kaj precizon de ĥirurgo, kaj la kristalan logikon tiel karakterizan de la franca pensmaniero. Li ankaŭ lasas nin suspekti, ke al li ne estis tute fremdaj, precipe en lia junaĝo, la kutimaj deliktoj de lia epoko. Iom mankas ĉe li tiu sento de humuro, kiu iluminas la paĝojn de Dickens  aŭ Dumas , kaj liaj priskriboj de lokoj, urbaj aŭ kampaj, ne pentriĝas per tre poeziaj koloroj. Tamen ofte evidentiĝas intua komprenemo pri la psikologio de liaj geaktoroj; kun egala facileco li konturas la plej delikatajn sentimentojn kaj la plej krudajn pasiojn.

Resume oni povas aprezi lin sagaca, praktika, laborema, decidema, interne sentema kaj bonvola, sed ekstere severa kaj necedema. Se iu samideano kiu konis lin bonvole komunikus al nia estimata redaktoro konfirmon aŭ malkonfirmon pri tio, aŭ pluajn detalojn pri lia vivo, tiu sendube meritus dankon de niaj posteuloj.

Nu, ni radiu atenton al la libro mem: Kastelo de Prelongo . Mi legis kaj aŭskultis tre diversajn opiniojn pri ĝi. Mi ankaŭ mem dufoje trastudis ĝin, kaj mi proponas propran sendependan aprezon.

Kiel romano, juĝata laŭ alta literatura kriterio, ĝi ne pretendas trudi sin en la rangojn de klasika mondliteraturo. Oni sentas, legante ĝin, ioman bedaŭron, ke Vallienne  ne dediĉis siajn talentojn al pli inspiraj temoj.

Tamen kiel unuafoja eksperimento en tute nova medio, oni estas devigata admiri ĝian kompetentecon. La rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo. La lingva stilo estas simpla kaj flua, kun ne multe da francismoj, kaj sufiĉe preciza por teni la intereson eĉ de nesperta leganto. Eble la vortprovizo ne estas tiel abunda kiel tiu de pli modernaj libroj en nia lingvo, sed ĝenerale ĉiu vorto estas zorge elektita kaj ĝuste uzata. El la vidpunkto de beletra arto, la libron makulas kelkaj nenecese erotikaj paragrafoj, kaj foje la situacioj estas tiel melodramaj kaj neverŝajnaj, ke ili tro streĉas la kredemon. Aliparte, la roluloj estas klare desegnitaj, kaj kondutas konstante kaj kompreneble de la unua paĝo ĝis la lasta. La agado estas rapida, kaj ne permesas al la atento vagi.

( ... ) Sendube multe da pli bonaj romanoj ekzistas en naciaj lingvoj; Vallienne  estis nenia Balzac  aŭ Tolstoj . Sed kiel unua provo en la internacia lingvo, ĝi estas sufiĉe atentinda por meriti la renomon, kiun kredeble donos al ĝi estontaj generacioj de gesamideanoj. La eldonistoj estis Hachette  kaj K-io el Parizo, kies altruisma apogo netakseble akcelis la burĝonadon de nia frutempa literaturo. La presisto, Paul Brodard  el Coulommiers , meritas laŭdon pro lia ne malgranda laboro, ĉar la preseraroj estas tre malmultaj.

Kompreneble la tuta eldono estas delonge elĉerpita, sed ĉu oni povas esperi, ke ĉi tiu historie signifa verko estu baldaŭ represata, por la edifado de hodiaŭaj kaj morgaŭaj esperantistoj?”

Nu, jen ĝi estas, lingve fidela reeldono; nur evidentaj preseraroj estas korektitaj kaj la interpunkcio estas parte ŝanĝita, iom pli konsekvenca. Pluraj tiutempaj esprimoj estas nuntempe eraraj – ne forgesu tion legante la libron!

ĈAPITRO UNUA

Nu, Eŭlalio, ĉu vi ekvidas ion?

– Ne ankoraŭ, panjo.

– Kaj vi, Josefino, vi, kiu havas bonajn okulojn?

– Mi vane ilin malfermegas; mi vidas nenion, sinjorino Heleno.

– Mi esperas, ke li ne preterlasis la vagonaron.

– Nekredeble: sur sia depeŝo li skribis, ke li eniras en vagonon.

– Tamen, ekkriis kolertone sinjorino Heleno, jam de du horoj eliris Ludoviko kaj Andreo. Sufiĉas tri kvaronoj da horo por iri ĝis la fervojo. Do, de longa tempo, ili devus esti ĉi tien alvenintaj.

– Verŝajne la vagonaro malfruiĝis. La tri virinoj, sinjorino Linŝardo, ŝia bofilino, kaj bokuzino kompate akceptita, starante meze de la blanka vojo, tenante siajn manojn super siaj okuloj kiel ŝirmilon, atentegis senpacience al la dezirata veturilo, kiu ne alvenis.

Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo.

– Fine, diris Eŭlalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; ĉar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edziniĝo, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.

– Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feliĉo por mi, kiam mi vin kisados.

– Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. Ĉu mi vin gastigis, kiam vi kuŝis sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rostaĵon.

Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde ĉagreniĝanta. Heleno murmurante daŭrigis:

– Mi esperas, ke tiu malriĉulino ne haltigos la antaŭeniradon de miaj projektoj per ŝia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontraŭstaras, feliĉe. Se ŝi ne marŝos rekte, ŝi scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.

Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj Eŭlalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutregonta tagmanĝo, kiu prepariĝis en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, ŝi rapide suprengrimpis al sia ĉambraro, por vidi ĉu ŝia novnaskito nenion bezonas. Pasante antaŭ la ĉambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, ŝi ekvidis la fraŭlinon genufleksantan antaŭ sia lito, ploregantan. Kortuŝita pro kompato, ŝi alproksimiĝis. Tuŝetante ŝian ŝultron:

– Ĉu do ĉiam vi amas lin? ŝi demandis.

– Ĉu tia demando estas ebla! balbutis la malfeliĉulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.

– Tamen vi devas kompreni ...

– Certe mi komprenas: kaj estas ĵus tio, kio min mortigas.

– Silentu: viŝu viajn okulojn. Mi aŭdas mian bopatrinon.

Efektive la voĉo malagrabla de Heleno suprenflugis tra la ŝtuparo ĝis oreloj de la du junulinoj:

– Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:

– Josefino, Josefino.

– Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.

– Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.

Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda