Автор: H. J. Bulthuis Жанр: Старинная литература Серия: Год издания: 1923 Язык книги: русский Страниц: 468 | Издано в серии: Издательство: Город печати: ISBN: Книга закончена |
просмотрело человек за: | |
Читать онлайн | |
Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ “pizoj” tute ne ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur “pizoj”, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko. | |
: 0 : 0 : 0 : 0 : 0 : 0 : 0 |