Литвек - электронная библиотека >> Ирина Кротова >> Словари и др. >> Эсперанто с Юлио Баги. Рассказы >> страница 4
longe, iom timotreme ripozis ĉe la malaperanta figuro de lia plej juna, preskaŭ infana filo.

La komercisto mortis (купец умер) kaj liaj filoj vivis dise en la mondo (а его сыновья жили порознь на свете). La plej aĝa fariĝis saĝa komercisto (самый старший сделался умным купцом: aĝo – возраст, fari – делать), li sukcesis multobligi sian heredaĵon (он сумел преумножить своё наследство: multe – много, multobla – многократный, heredi – наследовать). La mezaĝa fariĝis grava bienulo (средний /брат/ сделался важным помещиком: mezo – середина, bieno – поместье). Li ĉiujare plivastigis la limojn de sia bieno (он ежегодно расширял границы своего поместья: jaro – год, vasta – широкий, просторный). La tria (третий)... Nu (ну), la plej juna ne estis tiel prudenta (самый младший не был так благоразумен), kiel liaj fratoj (как его братья). Lin interesis pli la vivo pulsanta (его интересовала больше пульсирующая жизнь: «жизнь пульсирующая») ol la tintado de kolektitaj ormoneroj en la sako de komercisto (чем звон накопленных золотых монет в мешке купца: oro – золото, mono – деньги) kaj multe pli ol la grenejo plena (и гораздо больше: «много больше», чем полный амбар: «амбар полный»: greno – зерно) de avara bienulo (скупого помещика)... Li migris de lando al lando (он странствовал из страны в страну), renkontis bonulojn (встречал добрых людей), maliculojn (злодеев: malica – злой, коварный), spertis ĝojon kaj malĝojon (испытал радость и горе) kaj ĉiam gaje kantadis (и всегда весело напевал):

La komercisto mortis kaj liaj filoj vivis dise en la mondo. La plej aĝa fariĝis saĝa komercisto, li sukcesis multobligi sian heredaĵon. La mezaĝa fariĝis grava bienulo. Li ĉiujare plivastigis la limojn de sia bieno. La tria... Nu, la plej juna ne estis tiel prudenta, kiel liaj fratoj. Lin interesis pli la vivo pulsanta ol la tintado de kolektitaj ormoneroj en la sako de komercisto kaj multe pli ol la grenejo plena de avara bienulo... Li migris de lando al lando, renkontis bonulojn, maliculojn, spertis ĝojon kaj malĝojon kaj ĉiam gaje kantadis:

Hej, telero (тарелка), talaro (плащ/мантия),

perpiede (пешком: piedo – нога, стопа), per ĉaro (повозкой = на повозке)

migras mi sur tera voj' (странствую я на земном пути),

min salutas hunda boj' (меня приветствует собачий лай),

pro mi ĝojas ĉiu hom' (мне: «из-за меня» радуется каждый человек),

mon' postrestas en la dom' (деньги остаются в доме: resti – оставаться, пребывать)!

Hej, telero, talaro,

perpiede, per ĉaro

migras mi sur tera voj',

min salutas hunda boj',

pro mi ĝojas ĉiu hom',

mon' postrestas en la dom'!

Jes (да), jes, mono ĉiam postrestis en la domoj (деньги всегда оставались в домах) kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis (и через года два-три расточительный юноша признал: «констатировал»: disipi – растратить, растранжирить), ke la monsako malpleniĝis (что его кошелёк: «денежный мешок» опустел: sako – мешок, сумка, plena – полный). Kion fari (что делать)? Li rememoris pri sia ĵuro (он вспомнил о своей клятве: memori – помнить), donita al la karmemora patro (данной дорогому: «дорогой памяти» отцу: kara – дорогой, memoro – память). Ĵuro estas ĵuro (клятва есть клятва) kaj li estis honestulo (а он был честный человек: honesta – честный, порядочный), kiu ne volis per ĵurrompo (который не хотел нарушением клятвы: rompi – сломать, разбить; нарушить) riski la transtomban amuzadon de sia bona patro (рисковать загробным отдыхом своего доброго отца: amuzo – забава, развлечение) en la sepa Paradizo de Mahomedo (в седьмом Раю Магомета) kaj tial li returnis sin al la hejma domo (и поэтому он пошёл обратно к родному дому: turni – поворачивать, вращать, hejmo – /свой/ дом, домашний очаг)...

Jes, jes, mono ĉiam postrestis en la domoj kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis, ke la monsako malpleniĝis. Kion fari? Li rememoris pri sia ĵuro, donita al la karmemora patro. Ĵuro estas ĵuro kaj li estis honestulo, kiu ne volis per ĵurrompo riski la transtomban amuzadon de sia bona patro en la sepa Paradizo de Mahomedo kaj tial li returnis sin al la hejma domo...

Jes (да), jes, sed ĝi troviĝis tre (но он находился очень: trovi – находить), treege malproksime (ужасно далеко: tre – очень, treege – чрезвычайно, исключительно) kaj por atingi ĝin (и чтобы достичь его) li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon (ему понадобилось: «он нуждался» ещё несколько лет скитания: kelke – несколько, jaro – год). Multe li devis labori (много он должен был работать), multe li devis senti la kruelecon de la homoj (много он должен был = много ему пришлось чувствовать жестокость людей), multe li suferis pro maljusteco (много он страдал от несправедливости: justa – справедливый) kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj (и много он обманулся из-за фальшивого поведения тех: trompi – обманывать), al kiuj li kondutis kun fido (к которым он вёл себя с доверием = кому он доверял: konduto – поведение). Ofte li pensis pri tio (часто он думал о том), ĉu ne estus egale (не было бы одинаково = всё равно: egala – равный), se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan (если бы он повесился на ближайшем дереве на дороге)?! Kial migri ĝis la patra domo (зачем странствовать до отцовского дома)? Ĉu ne estus pli saĝe (не было бы умнее) ŝpari la lacigan penadon (поберечь утомительное усилие = поберечь силы: laca – усталый)? Sed (но), kiel mi diris (как я сказал), li estis honestulo (он был честный человек) kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziron de sia patro (и хотел выполнить дословно последнее желание своего отца: vorto – слово, laŭvorte – дословно, буквально).

Jes, jes, sed ĝi troviĝis tre, treege malproksime kaj por atingi ĝin li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon. Multe li devis labori, multe li devis senti la kruelecon de la homoj, multe li suferis pro maljusteco kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj, al kiuj li kondutis kun fido. Ofte li pensis pri tio, ĉu ne estus egale, se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan?! Kial migri ĝis la patra domo? Ĉu ne estus pli saĝe ŝpari la lacigan penadon? Sed, kiel mi diris, li estis honestulo kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziron de sia patro.

Fine li atingis la patran domon (наконец он достиг отцовского дома). En la ĉambro (в комнате), nevidata de tiom da jaroj (невиденной столько лет: «/начиная/ со стольких лет» = которую он не видел столько лет), ĉio estis polvkovrita (всё было покрыто пылью: polvo – пыль), sed tamen lia unua rigardo rimarkis la grandan najlon (но всё же его первый взгляд заметил большой гвоздь), elstarantan el la muro ĉe la angulo (торчащий из стены в углу) kaj poste li rimarkis ankaŭ tiun longan maŝon el ŝnurego (а потом он заметил также ту длинную петлю из верёвки), kiu pretigita kuŝis sur la tablo (которая приготовленной лежала на столе: preta – готовый). La malfeliĉa junulo ekĝemis (несчастный юноша застонал: feliĉa – счастливый). Dum la vojo li ofte pensis pri tio (во время пути он часто думал о том), ke eble unu el liaj pli aĝaj fratoj (что, возможно, один из его старших братьев) jam antaŭenigis lin (уже подтолкнул его вперёд: antaŭ – перед, впереди) kaj tiam (и тогда)... Tuj li forpelis la malbelan penson (тут же он прогнал некрасивую мысль: bela – красивый). Cetere la nuna situacio liberigis lin de la zorgoj pluaj (впрочем, нынешняя ситуация освобождала его от дальнейших забот: nun – сейчас, теперь, libera – свободный).

Fine li atingis la patran domon. En la ĉambro, nevidata de tiom da jaroj, ĉio estis polvkovrita, sed tamen lia unua rigardo rimarkis la grandan najlon, elstarantan el la muro ĉe la angulo kaj poste li rimarkis ankaŭ tiun longan maŝon el ŝnurego, kiu pretigita kuŝis sur la tablo. La malfeliĉa junulo ekĝemis. Dum la vojo li ofte pensis pri tio, ke eble unu el liaj pli aĝaj fratoj jam antaŭenigis lin kaj tiam... Tuj li forpelis la malbelan penson. Cetere la